/drivers/clk/

f='#n313'>313 314 315 316 317 318 319 320 321 322 323 324 325 326 327 328 329 330 331 332 333 334 335 336 337 338 339 340 341 342 343 344 345 346 347 348 349 350 351 352 353 354 355 356 357 358 359 360 361 362 363 364 365 366 367 368 369 370 371 372 373 374 375 376 377 378 379 380 381 382 383 384 385 386 387 388 389 390 391 392 393 394 395 396 397 398 399 400 401 402 403 404 405 406 407 408 409 410 411 412 413 414 415 416 417 418 419 420 421 422 423 424 425 426 427 428 429 430 431 432 433 434 435 436 437 438 439 440 441 442 443 444 445 446 447 448 449 450 451 452 453 454 455 456 457 458 459 460 461 462 463 464 465 466 467 468 469 470 471 472 473 474 475 476 477 478 479 480 481 482 483 484 485 486 487 488 489 490 491 492 493 494 495 496 497 498 499 500 501 502 503 504 505 506 507 508 509 510 511 512 513 514 515 516 517 518 519 520 521 522 523 524 525 526 527 528 529 530 531 532 533 534 535 536 537 538 539 540 541 542 543 544 545 546 547 548 549 550 551 552 553 554 555 556 557 558 559 560 561 562 563 564 565 566 567 568 569 570 571 572 573 574 575 576 577 578 579 580 581 582 583 584 585 586 587 588 589 590 591 592 593 594 595 596 597 598 599 600 601 602 603 604 605 606 607 608 609 610 611 612 613 614 615 616 617 618 619 620 621 622 623 624 625 626 627 628 629 630 631 632 633 634 635 636 637 638 639 640 641 642 643 644 645 646 647 648 649 650 651 652 653 654 655 656 657 658 659 660 661 662 663 664 665 666 667 668 669 670 671 672 673 674 675 676 677 678 679 680 681 682 683 684 685 686 687 688 689 690 691 692 693 694 695 696 697 698 699 700 701 702 703 704 705 706 707 708 709 710 711 712 713 714 715 716 717 718 719 720 721 722 723 724 725 726 727 728 729 730 731 732 733 734 735 736 737 738 739 740 741 742 743 744 745 746 747 748 749 750 751 752 753 754 755 756 757 758 759 760 761 762 763 764 765 766 767 768 769 770 771 772 773 774 775 776 777 778 779 780 781 782 783 784 785 786 787 788 789 790 791 792 793 794 795 796 797 798 799 800 801 802 803 804 805 806 807 808 809 810 811 812 813 814 815 816 817 818 819 820 821 822 823 824 825 826 827 828 829 830 831 832 833 834 835 836 837 838 839 840 841 842 843 844 845 846 847 848 849 850 851 852 853 854 855 856 857 858 859 860 861 862 863 864 865 866 867 868 869 870 871 872 873 874 875 876 877 878 879 880 881 882 883 884 885 886 887 888 889 890 891 892 893 894 895 896 897 898 899 900 901 902 903 904 905 906 907 908 909 910 911 912 913 914 915 916 917 918 919 920 921 922 923 924 925 926 927 928 929 930 931 932 933 934 935 936 937 938 939 940 941 942 943 944 945 946 947 948 949 950 951 952 953 954 955 956 957 958 959 960 961 962 963 964 965 966 967 968 969 970 971 972 973 974 975 976 977 978 979 980 981 982 983 984 985 986 987 988 989 990 991
==============================================================================
=  B o n v e n o n   al   la   I n s t r u i l o  de  V I M  -  Versio 1.7   =
==============================================================================

   Vim estas tre potenca redaktilo, kiu havas multajn komandojn, tro da ili
   por ĉion klarigi en instruilo kiel ĉi tiu. Ĉi tiu instruilo estas
   fasonita por priskribi sufiĉajn komandojn, por ke vi kapablu uzi Vim
   kun sufiĉa facileco.

   La tempo bezonata por plenumi la kurson estas 25-30 minutoj, kaj dependas
   de kiom da tempo estas uzata por eksperimenti.

   ATENTU:
   La komandoj en la lecionoj ŝanĝos la tekston. Kopiu tiun ĉi dosieron
   por ekzerci vin (se vi lanĉis "vimtutor", tiam estas jam kopio).

   Gravas memori, ke ĉi tiu instruilo estas organizata por instrui per
   la uzo. Tio signifas, ke vi devas plenumi la komandojn por bone lerni
   ilin. Se vi nur legas la tekston, vi forgesos la komandojn!

   Nun, certigu, ke la majuskla baskulo NE estas en reĝimo majuskla,
   kaj premu la klavon  j  sufiĉe da fojoj por movi la kursoron, kaj por
   ke la leciono 1.1 plenigu la ekranon.

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                         Leciono 1.1:  MOVI LA KURSORON


  ** Por movi la kursoron, premu la h,j,k,l klavojn kiel montrite. **
         ^
         k        Konsilo: La klavo h estas la plej liva kaj movas liven.
   < h       l >           La klavo l estas la plej dekstra kaj movas dekstren.
         j                 La klavo j aspektas kiel malsuprena sago.
         v
  1. Movu la kursoron sur la ekrano ĝis kiam vi sentas vin komforta.

  2. Premu la klavon (j) ĝis kiam ĝi ripetas.
     Vi nun scias, kiel moviĝi al la sekvanta leciono

  3. Uzante la malsuprenan klavon, moviĝu al la leciono 1.2.

RIMARKO: Se vi dubas pri tio, kion vi premis, premu <ESK> por reiri al
         la normala reĝimo. Tiam repremu la deziratan komandon.

RIMARKO: La klavoj de la kursoro devus ankaŭ funkcii. Sed uzante hjkl,
         vi kapablos moviĝi pli rapide post kiam vi kutimiĝos.

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                           Leciono 1.2:  ELIRI EL VIM


  !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iujn subajn paŝojn ajn, legu la tutan lecionon!!

  1. Premu la klavon <ESK> (por certigi, ke vi estas en normala reĝimo).

  2. Tajpu:       :q! <Enenklavo>.
     Tio eliras el la rekdaktilo, SEN konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris.

  3. Kiam vi vidas la ŝelinviton, tajpu la komandon kiun vi uzis por eniri
     en ĉi tiu instruilo. Tio estus:   vimtutor <Enenklavo>

  4. Se vi memoris tiujn paŝojn kaj sentas vin memfida, plenumu la paŝojn
     1 ĝis 3 por eliri kaj reeniri la redaktilon.

RIMARKO: :q! <Enenklavo> eliras sen konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris.
         Post kelkaj lecionoj, vi lernos kiel konservi la ŝanĝojn al dosiero.

  5. Movu la kursoron suben ĝis la leciono 1.3.

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                   Leciono 1.3:  REDAKTO DE TEKSTO - FORVIŜO


             ** Premu  x  por forviŝi la signon sub la kursoro. **

  1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.

  2. Por korekti la erarojn, movu la kursoron ĝis kiam ĝi estas sur la
     forviŝenda signo.

  3. Premu la klavon  x  por forviŝi la nedeziratan signon.

  4. Ripetu paŝojn 2 ĝis 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta.


---> La boovinno saaltiss ssur laa luuno.

  5. Post kiam la linio estas ĝusta, iru al la leciono 1.4

RIMARKO: Trairante la instruilon, ne provu memori, lernu per la uzo.



~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                    Leciono 1.4:  REDAKTO DE TEKSTO - ENMETO


                      ** Premu  i  por enmeti tekston. **

  1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.

  2. Por igi la unuan linion sama kiel la dua, movu la kursoron sur la unuan
     signon post kie la teksto estas enmetenda.

  3. Premu  i  kaj tajpu la bezonatajn aldonojn.

  4. Premu <ESK> kiam la eraroj estas korektitaj por reiri al la normala
     reĝimo. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por korekti la frazon.

---> Mank en ĉi linio.
---> Mankas teksto en ĉi tiu linio.

  5. Kiam vi sentas vin komforta pri enmeto de teksto, moviĝu al la
     leciono 1.5.



~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                  Leciono 1.5:  REDAKTO DE TEKSTO - POSTALDONO


                    ** Premu  A  por postaldoni tekston. **

  1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.
     Ne gravas sur kiu signo estas la kursoro.

  2. Premu majusklan  A  kaj tajpu la bezonatajn aldonojn.

  3. Post kiam la teksto estas aldonita, premu <ESK> por reiri al la normala
     reĝimo.

  4. Movu la kursoron al la dua linio markita per ---> kaj ripetu la
     paŝojn 2 kaj 3 por korekti la frazon.

---> Mankas teksto el ti
     Mankas teksto el tiu linio.
---> Mankas ankaŭ teks
     Mankas ankaŭ teksto ĉi tie.

  5 Kiam vi sentas vin komforta pri postaldono de teksto, moviĝu al la
    leciono 1.6


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                         Leciono 1.6:  REDAKTI DOSIERON

                ** Uzu  :wq  por konservi dosieron kaj eliri. **

  !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iun suban paŝon ajn, legu la tutan lecionon!!

  1. Eliru el la instruilo kiel vi faris en la leciono 1.2:  :q!
     Aŭ, se vi havas atingon al alia terminalo, faru tion, kio sekvas tie.

  2. Ĉe la ŝelinvito, tajpu ĉi tiun komandon:  vim tutor <Enenklavo>
     'vim' estas la komando por lanĉi la redaktilon Vim, 'tutor' estas la
     dosiernomo de la dosiero, kiun vi volas redakti.  Uzu dosieron, kiu
     ŝanĝeblas.

  3. Enmetu kaj forviŝu tekston, kiel vi lernis en la antaŭaj lecionoj.

  4. Konservu la dosieron kun ŝanĝoj kaj eliru el Vim per:  :wq  <Enenklavo>

  5. Se vi eliris el la instruilo vimtutor en paŝo 1, restartigu la instruilon
     vimtutor kaj moviĝu suben al la sekvanta resumo.

  6. Post kiam vi legis la suprajn paŝojn, kaj komprenis ilin: faru ilin.


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                                Leciono 1 RESUMO


  1. La kursoro moviĝas aŭ per la sagoklavoj, aŭ per la klavoj hjkl.
        h (liven)     j (suben)      k (supren)     l (dekstren)

  2. Por lanĉi Vim el la ŝelinvito, tajpu:  vim DOSIERNOMO <Enenklavo>

  3. Por eliri el Vim, tajpu:  <ESK>  :q! <Enenklavo>  por rezigni la ŝanĝojn

  4. Por forviŝi la signojn ĉe la pozicio de la kursoro, tajpu:  x

  5. Por enmeti aŭ postaldoni tekston, tajpu:
          i  tajpu enmetendan tekston        <ESK>
             enmetas tekston antaŭ la kursoro

          A  tajpu la postaldonendan tekston <ESK>
             postaldonas post la kursoro

RIMARKO: Premo de <ESK> iras al la normala reĝimo, aŭ rezignas la
         nedeziratan aŭ parte plenumita komando.

Nun daŭrigu al la leciono 2.


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                        Leciono 2.1: KOMANDOJ DE FORVIŜO


                      ** Tajpu  dw  por forviŝi vorton. **

  1. Premu  <ESK>  por certigi, ke vi estas en normala reĝimo.

  2. Movu la kursoron al la linio markita per --->.

  3. Movu la kursoron al la komenco de vorto, kiu forviŝendas.

  4. Tajpu   dw   por forviŝi la vorton.

  RIMARKO: La litero  d  aperos en la lasta linio sur la ekrano kiam vi
           tajpas ĝin. Vim atendas ĝis kiam vi tajpas  w .  Se vi vidas
           alian signon ol  d  vi tajpis ion mise; premu  <ESK>  kaj
           rekomencu.

---> Estas iuj vortoj kiuj Zamenhof ne devus esti akuzativo en ĉi tiu frazo.

  5. Ripetu paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta kaj moviĝu al la
     leciono 2.2.


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                     Leciono 2.2: PLIAJ KOMANDOJ DE FORVIŜO


               ** Tajpu  d$  por forviŝi la finon de la linio. **

  1. Premu  <ESK>  por certigi, ke vi estas en normala reĝimo.

  2. Movu la kursoron sur la suban linion markita per --->.

  3. Movu la kursoron ĉe la fino de la ĝusta linio (POST la unua . ).

  4. Tajpu   d$   por foriviŝi ĝis la fino de la linio.

---> Iu tajpis la finon de ĉi tiu linio dufoje. fino de ĉi tiu linio dufoje.


  5. Moviĝu al la leciono 2.3 por kompreni kio okazas.



~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                     Leciono 2.3: PRI OPERATOROJ KAJ MOVOJ


  Multaj komandoj, kiuj ŝanĝas la tekston, estas faritaj de operatoro kaj
  movo. La formato de komando de forviŝo per la operatoro de forviŝo  d
  estas kiel sekvas:

       d   movo

  Kie:
    d      - estas la operatoro de movo
    movo   - estas tio, pri kio la operatoro operacios (listigita sube)

  Mallonga listo de movoj:
    w - ĝis la komenco de la sekvanta vorto, krom ĝia unua signo.
    e - ĝis la fino de la nuna vorto, krom la lasta signo.
    $ - ĝis la fino de la linio, krom la lasta signo.

  Do tajpo de   'de'   forviŝos ekde la kursoro ĝis la fino de la vorto.

RIMARKO: Premo de nur la movo en Normala reĝimo sen operatoro movos
         la kursoron kiel specifite.


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                       Leciono 2.4: UZI NOMBRON POR MOVO

             ** Tajpo de nombro antaŭ movo ripetas ĝin laŭfoje. **

  1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la suba linio markita per --->.

  2. Tajpu  2w  por movi la kursoron je du vortoj antaŭen.

  3. Tajpu  3e  por movi la kursoron ĉe la fino de la tria vorto antaŭen.

  4. Tajpu  0  (nul) por moviĝi ĉe la komenco de la linio.


  5. Ripetu paŝojn 2 ĝis 3 kun malsamaj nombroj.

---> Tio estas nur linio kun vortoj, kie vi povas moviĝi.

  6. Moviĝu al la leciono 2.5.


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                    Leciono 2.5: UZI NOMBRON POR FORVIŜI PLI


            ** Tajpo de nombro kun operatoro ripetas ĝin laŭfoje. **

  En la kombinaĵo de la operatoro de forviŝo, kaj movo kiel menciita
  ĉi-supre, eblas aldoni nombron antaŭ la movo por pli forviŝi:
        d  nombro   movo

  1. Movu la kursoron ĉe la unua MAJUSKLA vorto en la linio markita per --->.

  2. Tajpu  d2w  por forviŝi la du MAJUSKLAJN vortojn

  3. Ripetu paŝojn 1 ĝis 2 per malsama nombro por forviŝi la sinsekvajn
     MAJUSKLAJN vortojn per unu komando

---> Tiu AB CDE linio FGHI JK LMN OP de vortoj estas Q RS TUV purigita.


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                    Leciono 2.6: OPERACII SUR LINIOJ


                   ** Tajpu  dd  por forviŝi tutan linion. **

  Pro la ofteco de forviŝo de tuta linio, la verkisto de Vi decidis, ke
  estus pli facile simple tajpi du d-ojn  por forviŝi linion.

  1. Movu la kursoron sur la duan linion en la suba frazo.
  2. Tajpu  dd  por forviŝi la linion.
  3. Nun moviĝu al la kvara linio.
  4. Tajpu   2dd   por forviŝi du liniojn.

---> 1)  Rozoj estas ruĝaj,
---> 2)  Ŝlimo estas amuza,
---> 3)  Violoj estas bluaj,
---> 4)  Mi havas aŭton,
---> 5)  Horloĝoj diras kioma horo estas,
---> 6)  Sukero estas dolĉa,
---> 7)  Kaj tiel vi estas.


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                       Leciono 2.7: LA KOMANDO DE MALFARO


 ** Premu u por malfari la lastajn komandojn, U por ripari la tutan linion. **

  1. Movu la kursoron ĉe la suba linio markita per ---> kaj metu ĝin sur
     la unuan eraron.
  2. Tajpu  x  por forviŝi la unuan nedeziratan signon.
  3. Nun tajpu  u  por malfari la lastan plenumitan komandon.
  4. Ĉi-foje, riparu ĉiujn erarojn en la linio kaj ĝia originala stato.
  5. Nun tajpu majusklan  U  por igi la linion al ĝia antaŭa stato.
  6. Nun tajpu  u  kelkfoje por malfari la  U  kaj antaŭajn komandojn.
  7. Nun tajpu CTRL-R (premante la CTRL klavon dum vi premas R) kelkfoje
     por refari la komandojn (malfari la malfarojn).

---> Koorektii la erarojn sur tiuu ĉi liniio kaj remettu illlin per malfaro.

  8. Tiuj estas tre utilaj komandoj.  Nun moviĝu al la leciono 2 RESUMO.


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                                Leciono 2 RESUMO


  1. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la sekvanta vorto, tajpu:    dw
  2. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la fino de la linio, tajpu:  d$
  3. Por forviŝi tutan linion, tajpu:                             dd

  4. Por ripeti movon, antaŭmetu nombron:                         2w
  5. La formato de ŝanĝa komando estas:
           operatoro   [nombro]   movo

     kie:
       operatoro - estas tio, kio farendas, kiel  d  por forviŝi
       [nombro]  - estas opcia nombro por ripeti la movon
       movo      - movas sur la teksto por operacii, kiel ekzemple  w (vorto),
                   $ (ĝis fino de linio), ktp.

  6. Por moviĝi al la komenco de la linio, uzu nul:  0

  7. Por malfari antaŭajn agojn, tajpu:               u (minuskla u)
     Por malfari ĉiujn ŝanĝojn sur la linio, tajpu:   U (majuskla U)
     Por refari la malfarojn, tajpu:                  CTRL-R


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                         Leciono 3.1 LA KOMANDO DE METO


    ** Tajpu  p  por meti tekston forviŝitan antaŭe post la kursoro. **

  1. Movu la kursoron ĉe la unua ---> suba linio.

  2. Tajpu  dd  por forviŝi la linion kaj konservi ĝin ene de reĝistro de Vim.

  3. Movu la kursoron ĉe la linio c), SUPER kie la forviŝita linio devus esti.

  4. Tajpu  p  por meti la linion sub la kursoron.

  5. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por meti ĉiujn liniojn en la ĝusta ordo.

---> d) Ĉu ankaŭ vi povas lerni?
---> b) Violoj estas bluaj,
---> c) Inteligenteco lerneblas,
---> a) Rozoj estas ruĝaj,


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                     Leciono 3.2 LA KOMANDO DE ANSTATAŬIGO


       ** Tajpu  rx  por anstataŭigi la signon ĉe la kursoro per  x . **


  1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->.

  2. Movu la kursoron ĝis la unua eraro.

  3. Tajpu  r  kaj la signon, kiu devus esti tie.

  4. Ripetu paŝojn 2 kaj 3 ĝis kiam la unua linio egalas la duan.

---> Kiem tiu lanio estis tajpita, iu pramis la naĝuftajn klovojn!
---> Kiam tiu linio estis tajpita, iu premis la neĝustajn klavojn!

  5. Nun moviĝu al la leciono 3.3.

RIMARKO: Memoru, ke vi devus lerni per uzo, kaj ne per memorado.


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                       Leciono 3.3 LA OPERATORO DE ŜANĜO


              ** Por ŝanĝi ĝis la fino de la vorto, tajpu  ce . **

  1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->.

  2. Metu la kursoron sur la  d  en  lduzw

  3. Tajpu  ce  kaj la ĝustan vorton (en tiu ĉi kazo, tajpu inio ).

  4. Premu <ESK> kaj moviĝu al la sekvanta signo, kiu bezonas ŝanĝon.

  5. Ripetu la paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la unua frazo egalas la duan.

---> Tiu lduzw havas kelkajn vortojn, kiii bezas ŝanĝon per la ŝanĝooto.
---> Tiu linio havas kelkajn vortojn, kiuj bezonas ŝanĝon per la ŝanĝoperatoro.


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                         Leciono 3.4 PLIAJ ŜANĜOJ PER c


       ** La operatoro de ŝanĝo uzeblas kun la sama movo kiel forviŝo. **

  1. La operatoro de ŝanĝo funkcias sammaniere kiel forviŝo. La formato estas:

       c    [nombro]   movo

  2. La movoj estas samaj, kiel ekzemple   w (vorto) kaj $ (fino de linio).

  3. Moviĝu ĉe la unua suba linio markita per --->.

  4. Movu la kursoron al la unua eraro.

  5. Tajpu  c$  kaj tajpu la reston de la linio kiel la dua kaj premu <ESK>.

---> La fino de ĉi tiu linio bezonas helpon por igi ĝin same kiel la dua.
---> La fino de ĉi tiu linio bezonas korektojn per uzo de la komando  c$

RIMARKO:  Vi povas uzi la klavon Retropaŝo por korekti erarojn dum vi tajpas.


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                                Leciono 3 RESUMO


  1. Por remeti tekston, kiun vi ĵus forviŝis, tajpu  p. Tio metas la
     forviŝitan tekston POST la kursoro (se linio estis forviŝita, ĝi
     iros en la linion sub la kursoro).

  2. Por anstataŭigi la signon sub la kursoro, tajpu  r  kaj tiam la signon
     kion vi deziras havi tie.

  3. La operatoro de ŝanĝo ebligas al vi ŝanĝi ekde la kursoro, ĝis kie
     la movo iras.  Ekz. tajpu  ce  por ŝanĝi ekde la kursoro ĝis la fino
     de la vorto,  c$  por ŝanĝi ĝis la fino de la linio.

  4. La formato de ŝanĝo estas:

         c    [nombro]   movo

Nun daŭrigu al la sekvanta leciono.


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
              Leciono 4.1: POZICIO DE KURSORO KAJ STATO DE DOSIERO


  ** Tajpu CTRL-G por montri vian pozicion en la dosiero kaj la dosierstaton.
     Tajpu  G  por moviĝi al linio en la dosiero. **

  RIMARKO: Legu la tutan lecionon antaŭ ol plenumi iun paŝon ajn!!

  1. Premu la klavon Ctrl kaj premu  g . Oni nomas tion CTRL-G.
     Mesaĝo aperos ĉe la suba parto de la paĝo kun la dosiernomo kaj la
     pozicio en la dosiero. Memoru la numeron de la linio por paŝo 3.

  RIMARKO: Vi eble vidas la pozicion de la kursoro ĉe la suba dekstra
           angulo de la ekrano. Tio okazas kiam la agordo 'ruler' estas
           ŝaltita (vidu  :help 'ruler')

  2. Premu  G  por moviĝi ĉe la subo de la dosiero.
     Tajpu gg  por moviĝi ĉe la komenco de la dosiero.

  3. Tajpu la numeron de la linio kie vi estis kaj poste G .  Tio removos
     vin al la linio, kie vi estis kiam vi unue premis CTRL-G.

  4. Se vi sentas vin komforta, plenumu paŝojn 1 ĝis 3.


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                        Leciono 4.2 LA KOMANDO DE SERĈO


             ** Tajpu  /  kaj poste frazon por serĉi la frazon. **

  1. En normala reĝimo, tajpu la  /  signon.  Rimarku, ke ĝi kaj la kursoro
     aperas ĉe la suba parto de la ekrano kiel por la  :  komando.

  2. Nun tajpu 'errarro' <Enenklavo>.
     Tio estas la vorto, kion vi volas serĉi.

  3. Por serĉi la saman frazon denove, simple tajpu  n .
     Por serĉi la saman frazon denove en la retrodirekto, tajpu  N .

  4. Por serĉi frazon en la retrodirekto, uzu  ?  anstataŭ  / .

  5. Por reiri tien, el kie vi venis, premu  CTRL-O (Premu Ctrl kaj o
     literon o).  Ripetu por pli retroiri.  CTRL-I iras antaŭen.

---> "errarro" ne estas maniero por literumi eraro; errarro estas eraro.

RIMARKO: Kiam la serĉo atingas la finon de la dosiero, ĝi daŭras ĉe la
         komenco, krom se la agordo 'wrapscan' estas malŝaltita.


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                     Leciono 4.3 SERĈO DE KONGRUAJ KRAMPOJ


                 ** Tajpu  %  por trovi kongruan ), ] aŭ  } **

  1. Poziciu la kursoron sur iun (, [ aŭ { en la linio markita per --->.

  2. Nun tajpu la  %  signon.

  3. La kursoro moviĝas al la kongrua krampo.

  4. Tajpu  %  por movi la kursoron al la alia kongrua krampo.

  5. Movu la kursoron al la alia (, ), [, ], {, } kaj observu tion,
     kion  %  faras.

---> Ĉi tiu ( estas testa linio kun (-oj, [-oj, ]-oj kaj {-oj, }-oj en ĝi. ))


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                     Leciono 4.4 LA KOMANDO DE ANSTATAŭIGO


     ** Tajpu  :s/malnova/nova/g  por anstataŭigi 'nova' per 'malnova'. **

  1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.

  2. Tajpu  :s/laa/la <Enenklavo> .  Rimarku, ke la komando ŝanĝas nur la
     unuan okazaĵon de "laa" en la linio.

  3. Nun tajpu  :s/laa/la/g .  Aldono de  g  opcio signifas mallokan
     anstataŭigon en la linio. Ĝi ŝanĝas ĉiujn okazaĵojn de "laa" en la
     linio.

---> laa plej bona tempo por vidi florojn estas en laa printempo.

  4. Por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn de iu ĉena signo inter du linioj,
     tajpu    :#,#s/malnova/nova/g   kie #,# estas la numeroj de linioj de la
                                     intervalo de la linioj kie la anstataŭigo
                                     okazos.
     Tajpu    :%s/malnova/nova/g     por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn en la tuta
                                     dosiero.
     Tajpu    :s/malnova/nova/gc     por trovi ĉiujn okazaĵojn en la tuta
                                     dosiero, kun invitilo ĉu anstataŭigi
                                     aŭ ne.


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                                Leciono 4 RESUMO

  1. CTRL-G  vidigas vian pozicion en la dosiero kaj la staton de la dosiero.
            G  movas la kursoron al la fino de la dosiero.
     numero G  movas la kursoron al numero de tiu linio.
           gg  movas la kursoron al la unua linio.

  2. Tajpo de  /  kaj frazon serĉas la frazon antaŭen.
     Tajpo de  ?  kaj frazon serĉas la frazon malantaŭen.
     Post serĉo, tajpu n por trovi la sekvantan okazaĵon en la sama direkto aŭ
     N por serĉi en la mala direkto.
     CTRL-O movas vin al la antaŭaj pozicioj, CTRL-I al la novaj pozicioj.

  3. Tajpo de  %  kiam la kursoro estas sur (,),[,],{ aŭ } moviĝas al ĝia
     kongruo.

  4. Por anstataŭigi 'nova' en la unua 'malnova' en linio :s/malnova/nova
     Por anstataŭigi 'nova' en ĉiuj 'malnova'-oj en linio :s/malnova/nova/g
     Por anstataŭigi frazon inter du #-aj linioj          :#,#s/malnova/nova/g
     Por anstataŭigi ĉiujn okazaĵojn en la dosiero        :%s/malnova/nova/g
     Por demandi konfirmon ĉiu-foje, aldonu 'c'           :%s/malnova/nova/gc


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                   Leciono 5.1 KIEL PLENUMI EKSTERAN KOMANDON


     ** Tajpu  :!  sekvata de ekstera komando por plenumi la komandon. **

  1. Tajpu la konatan komandon  :  por pozicii la kursoron ĉe la suba parto
     de la ekrano. Tio ebligas tajpadon de komando en komanda linio.

  2. Nun tajpu la  !  (krisigno) signon. Tio ebligas al vi plenumi iun
     eksteran ŝelan komandon ajn.

  3. Ekzemple, tajpu  ls  post ! kaj tajpu <Enenklavo>. Tio listigos la
     enhavon de la dosierujo, same kiel se vi estis en ŝela invito.
     Aŭ uzu  :!dir  se ls ne funkcias.

RIMARKO: Eblas plenum